lördag 16 oktober 2010

La penoj kaj perdoj de Landa Asocio

Antaŭ malpli ol semajno, mi venis hejmen de renkontiĝo en Norrköping, kie esperantistoj diskutis la estontecon de la sveda Landa Asocio (Sveda Esperanto-Federacio) kaj la sveda esperantistaro.


Mi venis tiel kune kun Robin, laŭtitole la prezidanto de SEJU (1) ĉefe kiel reprezentanto de la junulara sekcio, kun la celo (aŭ almenaŭ espero!) doni bonajn ekzemplojn pri kiel ni laboras kaj por doni konkretajn ideojn pri kiel ni, la junuloj, volas ke aspektu la Landa Asocio post eble 10-20 jaroj.


Por mi, la grava rezulto de tiu renkontiĝo estis granda kultura ŝoko.

Ni volis montri per ekzemplo, ke esperanta organizo strebu uzi esperanton kiel laborlingvo. Oni ne nur kontraŭis tion, sed eĉ atakis nin pro nia sinteno. Robin aŭdis esprimite ke la ideo de esperanto kiel laborlingvo estas "absurda"; mi mem maltrafis ĝuste tion, sed tia ja estis la ĝenerala tono.

Do, jam en la elekto de laborlingvo renkontis nin granda kultura diferenco, kaj instigis sufiĉe gravajn ofendiĝojn je ambaŭ flankoj. Mi mem elektis eliri el la ĉambro post mia enkonduko, en kiu mi deklaris ke mi ja ĉefe parolos esperante kaj ricevis respondon tio estus kontraŭ la deziroj de la renkontiĝantoj.

En la sabata posttagmezo - la renkontiĝo daŭris dum sabato-dimanĉo - ni estis afable donitaj spacon por prezenti kiel opinias la sveda junularo, en la formo de du skribitaj tekstoj: letero de nia junulara sekcio, subskribita de la sidanta estraro; kaj sumigo de simila diskuto kiu okazis en la Oranĝa Renkontiĝo en Hernusando nur la semajnfinon poste. Ni elektis legi ilin en la menciita ordo, ĉar la opinioj el Oranĝa Renkontiĝo estis konsidereble pli akraj.

Renkontis nin du sintenoj post tiu legado:

  1. Ne surprize, kritiko. Ĉefe al la punkto de Oranĝa Renkontiĝo kiu opinias ke ne estas la tasko de Landa Asocio produkti reklamaĵojn/filatelaĵojn. Eĉ almenaŭ unu el la ĉeestantoj forlasis la ĉambron montrante al sia teko adornita kun esperanta glumarko.

    Mi ne diras ke la sola kritiko kontraŭ nia prezento nepre estis pri filatelaĵoj, sed ĝi ja estis la plej videbla. Eble ĉar ĝi estas plej facile kritikebla, kaj la aliaj punktoj postulas plian pensadon?
  2. Multe pli surprize, renkontis nin sintenon, kiun mi rekonas el mia laboro kiel programisto kaj ScrumMaster: ne "kial" aŭ "kial ne", sed "kiel". Do, paralela kaj ege pozitiva diskuto kiu eliris el niaj opinioj, kaj kie tute klare montriĝis volo atingi tiujn celojn.

    Indas ankaŭ diri, ke tiu parto de la diskuto estis ĉefe esperantlingva; do, por unu fojo, ni havis la senton ke ni fakte sukcesis blovigi la ventojn de pozitiva ŝanĝo en la sveda esperantistaro.

La sekvan matenon, ni alvenis iom post la naŭa matene. Unu el la unuaj diskutpunktoj post nia alveno estis pri la "lingva konflikto", kie preskaŭ unuanime la renkontiĝo decidis daŭrigi en la sveda.

Pluraj el la parolantoj indikis ke ili ne bone dormis pro multa pensado dum la nokto; kelkaj tuŝis niajn ideojn kiel "la ideoj de Seju" (laŭvorte: "Sejus idéer") sed la ĝenerala diskutado rekomencis pli-malpli kie oni forlasis siajn fadenojn la pasintan posttagmezon, tuj antaŭ ol mi kaj Robin malfermis niajn buŝojn.

Ĉagrenitaj, mi kaj Robin elektis forlasi la renkontiĝon ne longe poste. Ni ambaŭ havis pezan senton de foruzita semajnfino, kie ni nur foruzis nian energion kaj nenion rericevis.

Kion, do, ni povas konstati?

  • Ŝajnas ekzisti du fortoj inter la svedaj esperantistoj. Kelkaj volas ŝanĝi la nunajn strukturojn kaj modernigi la movadon; kelkaj ŝajne ne, aŭ almenaŭ ne en la maniero prezentita de ni.
  • Lingve, ekzistas du fortaj kulturoj inter svedaj esperantistoj. Kelkaj volas ĉefe uzi la svedan inter svedoj, kaj kelkaj volas uzi ĉefe esperanton inter esperantistoj.
  • La junulara sekcio, laŭ mia propra sperto, tendencas al la uzo de esperanto.
  • Grava parto de la ne-junularo tendencas al la uzo de sveda lingvo, kio forte montriĝis dum ĉi renkontiĝo.
  • Mi parolis kun kelkaj de la ĉeestantoj, kiuj konfesis ke ili ne antaŭe komprenis ke tio eĉ estu diferenco de kulturoj; ke demando pri laborlingvo povus kaŭzi tiom fortan konflikton.
  • En mia sperto, la du grupoj ("junuloj"/"esperantemuloj" kaj "maljunuloj"/"svedemuloj") ne ofte intermiksiĝas. Grava kialo estas la kultura konflikto, kiu nun atingis la surfacon kaj iĝis videbla. (Laŭ mi, tio ankaŭ donas oportunon: nur kiam problemo surfaciĝas, aperas la ebleco prilabori ĝin.)
Mi ne volas diri, ke mi kaj Robin estu ekster kritiko. Ankaŭ ni faris kelkajn gravajn erarojn, kiuj verŝajne kontribuis al la konflikto.
  • Ni ne tre kunhelpis en la diskutoj, krom nia legado de letero. Parte ĉar ni jam havis pretajn kaj sufiĉe rigidajn opiniojn; parte ĉar ni ne havis grandan esperon ke oni agnoskos tiujn ideojn; kaj parte ĉar ni jam komence ofendiĝis kaj sentis nin atakitaj pro niaj kulturaj diferencoj.
  • La leterojn ni kunportis kaj prezendis al sidanta kunsido, kvankam la unua estis verkita monaton antaŭe kaj la dua ekzistis en preta formo dum preskaŭ semajno. Anticipa publikigo ja donus al la ĉeestantoj eblecon jam pripensi la ideojn, kaj verŝajne pli influus la diskutojn.

En la sekva lundo, en la ĉiulunda estrarkunsido de la junulara sekcio, ni rakontis la tutan historion al la resto de la estraro. Niaj kunsidoj ĉiam estas IRC-babilejo, do la tuta diskuto ĉiam konsistigas la protokolon.

En la mardo, reveninte hejmen de eksterlanda vojaĝo, nia estrarano Carl eklegis la protokolon. Tuj post legado, li anoncis sian rezignon de ĉiuj siaj postenoj en la Landa Asocio: kiel estrara reprezentanto de la junulara sekcio, kaj kiel membro de la elektoprepara komisiono. Kiel kialo, li citis la gravajn kulturajn diferencojn.

En la semajno kiu pasis, mi sekve parolis kun personoj kiuj logike povus esti la centro de la sveda esperanto-movado, sed pri kiuj neniu ŝajnas konscii: eksa prezidanto de Tejo, eksa UEA-estrarano kaj aktiva esperanta ĵurnalisto... kiuj ne estas membroj de sia Landa Asocio.


Ankaŭ mi decidis ne plu dediĉi mian tempon kaj energion al tiu asocio. Estas por mi tute klare ke tio estus nur misuzo de mia propra tempo kaj energio: mi preferas labori por esperanto en Svedio, ne labori kontraŭ esperantistoj en Svedio. Do mi nun elektas malmembriĝi de la sveda Landa Asocio kaj ĉesigi mian subtenon de ĝi.


Kien portos min la vojo de ĉi tie, nu, ni vidos.




(1) La estraro de SEJU estas sufiĉe libere formita. Unu el la estraranoj havas titolon "prezidanto" ĉar tion postulas la statutoj, sed la posteno rotacias ĉiujare inter la estraranoj. Krom tio, la sola fiksita rolo estas tiu de kasisto.

2 kommentarer:

  1. Janko,
    Mia esperantokoro sangas!
    La SEF-estro invitis al renkontiĝo por "En tiu ĉi diskutrondo mi esperas ke multaj volas diskuti la temon kaj proponu ideojn pri nia adaptiĝo al movado tauga por la moderna tempo."

    Kaj kion okazis?
    Vi forlasos SEF kaj sekve ankaŭ SEJU ĉar ĝi ja estas parto de SEF. Sed kial? Laŭ mia kompreno estas komunikproblemo. Kiel vi mem diras: "Ankaŭ ni faris kelkajn gravajn erarojn, kiuj verŝajne kontribuis al la konflikto".

    Vi ja "preferas labori por esperanto en Svedio" kaj tutcerte la Sveda movado bezonas vin.

    Mi certas ke ĉiuj sentas ke "estus nur misuzo de sia propra tempo kaj energio" agadas ĉirkaŭ tia naldeviga konflikto.

    Mi petas - parolu kun unu la aliajn!
    Kaisa

    SvaraRadera
  2. Kaisa,

    Via rezonado enhavas plurajn gravajn erarojn:

    a) SEF - la Landa Asocio - ne estas la sveda esperantomovado. Ĝi estas parto de la movado. Grava parto, almenaŭ laŭ multaj SEF-membroj, sed daŭre nur parto.

    b) SEJU jam dum jaroj havas membrokategorion, kiu ne postulas membrecon de SEF. Nek, fakte, membrokotizon.

    MI ja konscias ke niaj establitaj svedaj organizoj havas grandajn problemojn. Kaj, jes, mi povus elspezi mian energion por ilin solvi - sed tio efektive ankaŭ riskus foruzi ĉiun mian intereson por esperanto. Kiu gajnus je tio?

    SvaraRadera